Per la sekvaj paŝoj oni povas tajpi Esperantajn literojn
per la klavaro de EeePC kun la originala Xandros (linuksa distribuo).
Senpaŝa klavo
Unue ni aldonu al EeePC senpaŝan circumflekson/hoketon.
Ni uzos la klavon AltGr.
Jen kiamaniere vi povas modifi tiun klavon:
1. Premu Ctrl-Alt+t
2. Skribu:
ls -a
Vi devus vidi “.icewm/”, se hazarde vi ne havas ĝin, kreu ĝin per:
mkdir .icewm
3. Eniru en “.icewm/” per:
cd .icewm
4. Kreu dosieron “akcento.sh” (vi povas antastaŭi la nomon 'akcento' per io ajn!) per:
touch akcento.sh
5. Malfermu ĝin per:
kwrite akcento.sh
ĝi devus esti malplena.
6. Skribu la sekvan kodon:
#!/bin/sh
xmodmap -e "keycode 113 = dead_circumflex"
Ne forlasu “#!/bin/sh”
7. Fermu kaj savu la dosieron.
8. Nun skribu:
chmod 0755 akcento.sh
9. Kontrolu ĉu la modifo funkcias.
9.1. Skribu
sudo sh /home/user/.icewm/akcento.sh
9.2. Malfermu iun redaktilon kaj tajpu sinsekve la klavojn “AltGr” kaj “g”.
Por ke la modifo estu aktiva ĉiufoje vi restartigas la komputilon vi devas modifi
alian dosieron.
Jen kiel:
1. Premu Ctrl-Alt+t
2. Skribu:
sudo su
3. Faru kopion de la dosiero “startsimple.sh” per:
cp /usr/bin/startsimple.sh /usr/bin/startsimple.sh.orig
4. Nun malfermu ĝin per:
kwrite /usr/bin/startsimple.sh
5. Serĉu la liniojn:
done
fi
/opt/xandros/bin/AsusLauncher &
icewmtray &
6. Modifu ilin ĉitiel:
done
fi
/home/user/.icewm/akcento.sh # MODIFO
/opt/xandros/bin/AsusLauncher &
icewmtray &
7. Fermu kaj savu la dosieron.
8. Elsalutu kaj restartigu la komputilon.
Espereble nun funkcias klavado ankaŭ de la Esperantaj
cirkumfleksaj literoj pere de senpaŝa cirkumfleksa klavo.
“Advanced Mode (KDE)” (Spertula Reĝimo)
La supraj instrukcioj validas nur por "Easy Mode" (Facila Reĝimo)
Sed verŝajne vi deziras havi esperantajn cirkumfleksajn literojn ankaŭ por la 'Spertula Reĝimo'.
Nu, post Ctrl-Alt-t simple faru kopion de via dosiero “akcento.sh” per:
cp /home/user/.icewm/akcento.sh /home/user/.kde/Autostart/
Se vi deziras konservi nur unu kopion de via dosiero, vi povas krei alian dosieron kiu lanĉu la dosieron en /home/user/.icewm/.
1. Eniru en /home/user/.kde/Autostart/ per:
cd /home/user/.kde/Autostart/
2. Kreu dosieron “klavaro.sh” (denove, vi povas antastaŭi la nomon 'klavaro' per io ajn!) per:
touch klavaro.sh
3. Malfermu ĝin per:
kwrite klavaro.sh
ĝi devus esti malplena.
4. Skribu la sekvan kodon:
#!/bin/sh
exec /home/user/.icewm/akcento.sh > null
Ne forgesu “#!/bin/sh”
5. Fermu kaj savu la dosieron.
6. Nun skribu:
chmod 0755 klavaro.sh
7. Elsalutu kaj restartigu la komputilon laŭ la 'Spertula reĝimo'.
“Ĉapelo -> Hoketo”
Nun por ke senpaŝa cirkumflekso + u donu
“ŭ”, ni devas redifini la konduton de la senpaŝa cirkumflekso.
Tion oni povas fari per dosiero nomata “Compose”, kiu troviĝas en
la dosierujo “usr/share/X11/locale/en_US.UTF-8”.
En tiu “Compose”-dosiero oni devas ŝanĝi la jenajn liniojn:
<dead_circumflex> <U> : "Û" Ucircumflex # LATIN CAPITAL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
<Multi_key> <asciicircum> <U> : "Û" Ucircumflex # LATIN CAPITAL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
al
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" U016C # LATIN CAPITAL LETTER U WITH BREVE
<Multi_key> <asciicircum> <U> : "Ŭ" U016C # LATIN CAPITAL LETTER U WITH BREVE
<dead_circumflex> <V> : "Û" Ucircumflex # LATIN CAPITAL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
<Multi_key> <asciicircum> <V> : "Û" Ucircumflex # LATIN CAPITAL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
kaj la jenajn
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" ucircomflex # LATIN SMALL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
<Multi_key> <asciicircum> <u> : "ŭ" ucircomflex # LATIN SMALL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
al
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" U016D # LATIN SMALL LETTER U WITH BREVE
<Multi_key> <asciicircum> <u> : "ŭ" U016D # LATIN SMALL LETTER U WITH BREVE
<dead_circumflex> <v> : "û" ucircomflex # LATIN SMALL LETTER U WITH CIRCUMFLEX
<Multi_key> <asciicircum> <v> : "û" ucircomflex # LATIN SMALL LETTER U WITH CIRCUMFLEX