Bonvenon!Feliĉan Novan Jaron! |
|
KARIBU ne estas mistera vorto, sed simple ĝi estas la suahila vorto per kiu oni bonvenigas vin en Orienta Afriko.
Ĝi estas parolata en Orienta Afriko, nome Tanzanujo, (tio estas Tanganjiko
kaj Zanzibaro), Kenjujo, Gandujo (Uganda), kaj iomete en la orienta parto de
Zairujo kaj Rundujo (Burundi). La plej pura suahila troviĝas en la Zanzibara
insulo kaj laŭlonge de la kontinenta bordo fronte al ĝi. Sed se vi
malproksimiĝas, tiel norden kaj suden kiel enlanden (okcidenten), la norma
nivelo de la lingvo malpliiĝas.
Tial, en norda Kenjujo, la ekstrema okcidento de Tanzanujo kaj ties sudaj bordoj,
la lingvo povas esti malmulte konata aŭ tre neĝusta. En Gandujo, la lingvo
estas sufiĉe uzata escepte de sud-okcidento. En orienta Zairujo kaj
Rundujo, la suahila lingvo havas fortan francan spicon kiu estas perfekte
komprenebla por parolantaj de ambaŭ lingvoj.
Tiu sistemo de klasoj estas la bazo por la strukturo de ciuj Bantu-lingvoj.
Dum sia unua jarmilo la suahila lingvo enriĉiĝis per miloj da arabaj vortoj, kiu estis adaptitaj al la klasa sistemo kaj verbaj kategorioj de la bantuaj lingvoj. La rezulto estis lingva strukturo tute nova, kiu evoluis laŭ propraj linioj.
Ĉi tiu branĉo de la Bantua trunko jam estis perilo de iu afrika kulturo
kaj trezoro de multaj kantoj, proverboj kaj rakontoj, kiam dum la unua
jarmilo, la islama religio pace disvastiĝis laŭlonge la marbordo. Islamo
estas io pli ol dogmo kaj moralo, pli ol rito kaj ceremonio: Islamo estas
vivmaniero, leĝo por individuo same kiel por komunumo, kosmologio kiu
farigis la suahilan lingvon unike bela vehiklo por esprimo de sia ideoj
en beletra formo.
Per la araba influo, la suahila evoluis laŭ siaj propraj linioj kaj
floris abundo de formoj, unike taŭgaj por iĝi vehiklo de granda
epopea tradicio, io nekonata en ekvatora Afriko; de subtila teologia
tradicio en la kadro de islama kanta kulto; kaj de nova tradicio de erudiciaj
verkoj pri historio, teologio, leĝo kaj moralo.
Prozo estis ĝis antaŭnelonge praktike limigita je utilismaj celoj, sed la tradicia arto de parola esprimo en poezio produktis superabundan nombron da valoraj verkoj. La tradicia poezio povas esti dividita en diversaj grupoj laŭ sia formo kaj enhavo: ĝi povas esti epopea, lirika aŭ didaktika, kiel ankaŭ religia aŭ laika.
Post la Unua Monda Milito verkistoj komponis rakontojn kaj romanojn en la
suahila kiuj donis novan dimension al la suahila literaturo kiu ĝis tiam
ne havis fikcion kiel skriba formo. Prozo, antaŭe grandparte limigita al
historiografio, teologio kaj aliaj similaj temoj, estis sukcese uzita
fare de Shaaban Robert por verkado de eseoj.
Alia novaĵo de la sama periodo estis apero en s
emajna gazetaro de
poemoj, ĉefe en ŝajira (shairi) metriko, kiu antaŭe apartenis
ĉefe al parola tradicio de laika poezio.
Kiam la klera araba vojaĝesploranto Al-Mas'udi atingis Mombason en la deka jarcento, li notis kelkajn vortojn en la loka lingvo kiun li nomis Zinĝi aŭ Zanĝi (pro la fakto ke la araba skribo kutime ne distingas vokalojn ni ne estas certaj pri la prononco). Per la nuntempaj lingvistikaj pruvoj, do, oni povas konkludi ke ia formo de Pra-suahila estis parolata laŭlonge tio kiu nun estas konata kiel kenja bordo antaŭ la deka jarcento.
Origine la suahila lingvo estis parolata, norde, en Mogadiŝo, kie kelkaj lokaj nomoj (kiel Ŝangani, sur la sablo en la suahila) estas restoj de la tiama enloĝantaro forpelita fare de la Somaloj ekde la deksesa jarcento. En Baraŭa kaj Kisima-iu (la lasta loknomo signifas supra puto en la suahila) oni ankoraŭ parolas la suahilan, same ankaŭ en la insuloj laŭlonge la suda somala marbordo.
La suda pinto de la suahillingva zono kuŝas en norda Mozambiko;
la urbo tiel nomata estis iam suahila urbo kaj ĝia origina nomo,
Msumbiji, estas suahila.
Inter Mogadiŝu kaj Mozambiko kuŝas tio kio estas konata ekde Mezepoko kiel la suahila bordo. Tiamaj arabaj kleruloj nomis ĝin biladu 's-sawahili (urboj de marbordaj popoloj), el kiu originas la vorto suahila. En ĉiu insulo inter tiuj lokoj oni parolas la suahilan inkluzive de Komoraj Insuloj.
La suahila estis disvastigita en la landinterno far de karavanoj kiuj
interŝanĝis hindan katunon kun eburo kaj aliaj varoj.
>> Gxis! <<